Fear God, Wait for the Lord

Isaiah 8

11 CXar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris: 12 Ne nomu konspiro cxion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion gxi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. 13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. 14 Li estos sanktajxo kaj sxtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la logxantoj de Jerusalem. 15 Kaj multaj falpusxigxos, kaj falos kaj rompigxos, kaj enretigxos kaj kaptigxos.

16 Ligu la ateston, sigelu la legxon cxe Miaj lernantoj. 17 Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kasxis Sian vizagxon antaux la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li. 18 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu logxas sur la monto Cion. 19 Kaj se oni diros al vi:Demandu la antauxdiristojn kaj la sorcxistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, cxar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj: 20 tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan cxielrugxon. 21 Ili irados sur gxi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian regxon kaj sian Dion, kaj rigardos supren. 22 Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos pusxataj.

Next Book Next Book