1 Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj:kiel la antauxa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.
2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. 3 Vi multigis la popolon, Vi grandigis gxian gxojon; ili gxojas antaux Vi, kiel oni gxojas dum la rikolto, kiel oni gxojas cxe dividado de rabakiro. 4 CXar la jugon de ilia sxargxo, la kanon de ilia sxultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. 5 CXar cxiu armajxo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruligxis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. 6 CXar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos:Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.