The Coming Assyrian Invasion

Isaiah 8

1 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur gxi per homa skribilo:Rapidu akiri, baldaux rabado. 2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn:la pastron Urija, kaj Zehxarjan, filon de Jeberehxja.

3 Kaj mi iris al la profetino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi:Donu al li la nomon:Rapidu-Akiri-Baldaux-Rabado. 4 CXar antaux ol la knabo povoscios voki:Mia patro, kaj Mia patrino, la ricxajxon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaux la regxo de Asirio.

5 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante: 6 Pro tio, ke cxi tiu popolo malsxatis la akvon de SXiloahx, kiu fluas kviete, kaj gxojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: 7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn. 8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.

9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Next Book Next Book