The Sign of Immanuel

Isaiah 7

10 Kaj plue diris la Eternulo:Diru al Ahxaz jene: 11 Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre. 12 Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. 13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion? 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel. 15 Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon. 16 Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj. 17 La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

18 En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria; 19 kaj ili venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj pikarbetajxoj.

20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.

21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn; 22 kaj pro la abundo de lakto li mangxos buteron; cxar buteron kaj lakton mangxos cxiu, kiu restos en la lando.

23 En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 25 Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.

Next Book Next Book