The Way of Wisdom

Proverbs 9

1 La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn. 2 GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon. 3 GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo: 4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris: 5 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis. 6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata. 8 Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos. 9 Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli. 10 La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. 11 CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo. 12 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

Next Book Next Book