Proverbs 9

The Way of Wisdom

1 La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn. 2 GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon. 3 GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo: 4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris: 5 Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis. 6 Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata. 8 Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos. 9 Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli. 10 La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. 11 CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo. 12 Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

The Way of Folly

13 Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta, 14 Sidas cxe la pordo de sia domo, Sur segxo sur altajxo de la urbo, 15 Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian gxustan vojon: 16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Kaj al la senspritulo sxi diris: 17 Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla. 18 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.

Previous Book Next Book