The Blessings of Wisdom

Proverbs 8

1 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon? 2 GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj. 3 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas: 4 Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj: 5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron. 6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo. 7 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj. 8 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon. 9 CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion. 10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron. 11 CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.

12 Mi, sagxo, logxas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn. 13 Timo antaux la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran busxon mi malamas. 14 De mi venas konsilo kaj bonarangxo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto. 15 Per mi regxas la regxoj, Kaj la estroj donas legxojn de justeco. 16 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero. 17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj sercxantoj min trovos. 18 Ricxo kaj gloro estas cxe mi, Dauxra havo kaj justo. 19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento. 20 Laux la vojo de vero mi iras, Laux la vojstreko de la justo; 21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.

22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. 23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. 25 Antaux ol la montoj estis starigitaj, Antaux la altajxoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian legxon al la maro, Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto; Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj, Ludante antaux Li cxiutempe. 31 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia gxojo estas inter la homidoj.

32 Kaj nun, infanoj, auxskultu min; Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj. 33 Auxskultu instruon kaj sagxigxu, Kaj ne forjxetu gxin. 34 Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas, Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj, Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj. 35 CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo. 36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton.

Next Book Next Book