1 Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael:
2 Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon. 5 Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, 6 Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.
7 La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.