8 Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino; 9 CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo. 10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin. 11 Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn; 12 Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo; 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon. 17 CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. 19 Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto.