Psalm 81

Oh, That My People Would Listen to Me

1 Al la hxorestro. Por la gitito. De Asaf. Lauxte kantu al Dio, nia forto; GXoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.

4 CXar gxi estas legxo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li arangxis gxin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraux la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi auxdis: 6 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj. 7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin cxe la akvo de Malpaco. Sela. 8 Auxdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min auxskultus! 9 Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

11 Sed Mia popolo ne auxskultis Mian vocxon, Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laux siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo auxskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraux iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiligxus antaux Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi mangxigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

Previous Book Next Book