Psalm 80

Restore Us, O God

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Atesto de Asaf. Psalmo. Ho Pasxtisto de Izrael, auxskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel sxafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! 2 Antaux Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.

3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, GXis kiam Vi kolere repusxos la pregxon de Via popolo? 5 Vi mangxigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro. 6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.

7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

8 Vinberbrancxon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj gxin plantis; 9 Vi purigis lokon por gxi; Kaj gxi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris gxia ombro, Kaj gxiaj brancxoj farigxis kiel cedroj de Dio. 11 GXi etendis siajn brancxojn gxis la maro Kaj siajn brancxetojn gxis la Rivero. 12 Kial Vi detruis gxiajn barilojn, Ke cxiuj pasantoj gxin sxiras? 13 Subfosas gxin arbara apro, Kaj kampa besto gxin mordas.

14 Ho Dio Cebaot, returnigxu; Rigardu el la cxielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, 15 Kaj sxirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskajxidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis. 17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. 18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizagxon, Por ke ni estu savitaj.

Previous Book Next Book