Psalm 27

The Lord Is My Light and My Salvation

1 De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

2 Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.

3 Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.

4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.

5 CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.

6 Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.

7 Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi. 8 De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas. 9 Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo. 10 CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.

11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn insidantojn. 12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; CXar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.

13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.

Previous Book Next Book