Psalm 105

Tell of All His Wonderful Works

1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 3 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon. 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo; 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj. 8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak. 10 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon, 11 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi, 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante: 15 Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon. 17 Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon, 19 GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis. 20 Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin; 21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo, 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn.

23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj. 25 Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.

26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis. 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj. 32 Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.

37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili.

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. 42 CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.

43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!

Previous Book Next Book