Proverbs 6

Practical Warnings

1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo, 2 Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo. 3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon; 4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.

6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu. 7 Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, 8 GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon. 9 GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo? 10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; 11 Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

12 Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica, 13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; 14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon. 15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.

16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.

Warnings Against Adultery

20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forjxetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por cxiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kusxigxos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekigxos, ili parolos kun vi. 23 CXar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraux malbona virino, Kontraux glata lango de fremdulino. 25 Ne deziregu en via koro sxian belecon, Kaj ne kaptigxu per sxiaj palpebroj. 26 CXar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. 27 CXu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu? 28 CXu iu povas marsxi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn? 29 Tiel ankaux estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu sxin ektusxas, restas sen puno. 30 Oni ne faras grandan honton al sxtelanto, Se li sxtelas por sin satigi, kiam li malsatas; 31 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas. 32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; 33 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elvisxigxas; 34 CXar furiozas la jxaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la vengxo. 35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas ecx multe donaci.

Previous Book Next Book