Proverbs 5

Warning Against Adultery

1 Mia filo! atentu mian sagxon; Al mia prudento klinu vian orelon, 2 Por ke vi konservu prudenton Kaj via busxo tenu scion. 3 CXar la busxo de malcxastulino elversxas mielon, Kaj sxia gorgxo estas pli glata ol oleo. 4 Sed sxia sekvajxo estas maldolcxa kiel absinto, Akra kiel ambauxtrancxa glavo. 5 SXiaj piedoj iras malsupren al la morto; SXiaj pasxoj atingas SXeolon. 6 SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

7 Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Kaj ne forklinigxu de la vortoj de mia busxo. 8 Malproksimigu de sxi vian vojon, Kaj ne proksimigxu al la pordo de sxia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satigxu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 GXis vi gxemos en la fino, Kiam konsumigxos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros:Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malsxatis moraligon! 13 Kaj mi ne auxskultis la vocxon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj. 14 Mi estis preskaux en cxia malbono Meze de kunveno kaj societo.

15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco. 19 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron. 20 Kaj kial, mia filo, vi volas sercxi al vi plezuron cxe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi? 21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas. 22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos. 23 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.

Previous Book Next Book