Ephesians 5

Walk in Love

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7 Ne estu do partoprenantoj kun ili; 8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero), 10 provante, kio bone placxas al la Sinjoro; 11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12 cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13 Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.

14 Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

15 Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; 16 elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj. 17 Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro. 18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito; 19 parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro, 20 dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 21 submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

Wives and Husbands

22 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis, 26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta. 28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion; 30 cxar ni estas membroj de lia korpo. 31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Previous Book Next Book