Colossians 3

Put On the New Self

1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. 2 Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn. 3 CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio. 4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; 6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; 7 en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili. 8 Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo; 9 ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis; 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.

12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru; 14 kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. 15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. 16 La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Rules for Christian Households

18 Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. 19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili. 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro. 21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu. 22 Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; 23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, 24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredajxo; cxar vi servas la Sinjoron Kristo. 25 Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

Previous Book Next Book