Acts 24

Paul Before Felix at Caesarea

1 Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo.

2 Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco, 3 ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4 Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco. 5 CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto; 6 li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo. 7 Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8 kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.

9 Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.

10 Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas; 11 cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi; 12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14 Sed mi konfesas al vi jenon:ke laux tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante cxion, kio estas laux la legxo, kaj cxion skribitan en la profetoj; 15 kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaux akceptas, ke estos iam relevigxo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16 En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj. 17 Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18 cxe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed cxeestis iuj Judoj el Azio, 19 kiuj devus esti cxi tie antaux vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraux mi. 20 Alie cxi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaux la sinedrio, 21 krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili:Pri la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata de vi hodiaux.

Paul Kept in Custody

22 Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris:Kiam alvenos la cxefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23 Kaj li ordonis al la centestro gardi Pauxlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25 Kaj dum Pauxlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la jugxo estonta, Felikso timigxis, kaj respondis:La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26 Li ankaux esperis, ke mono estos donita de Pauxlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Pauxlon kaj interparoladis kun li. 27 Sed post du jaroj Felikso estis anstatauxita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, lasis Pauxlon ligita.

Previous Book Next Book