Paul and Barnabas at Lystra

Acts 14

8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li auxdis Pauxlon paroli; kaj cxi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per lauxta vocxo:Starigxu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte levigxis kaj piediris. 11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Pauxlo faris, levis sian vocxon, kaj diris en la Likaonia lingvo:La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeuxs, kaj Pauxlon Hermes, cxar cxi tiu estis la cxefa parolanto. 13 Kaj la pastro de la Zeuxs, kiu estis antaux la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14 Sed la apostoloj Pauxlo kaj Barnabas, auxdinte, dissxiris siajn vestojn, kaj antauxensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo. 18 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.

Next Book Next Book