1 Corinthians 12

Spiritual Gifts

1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj. 7 Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.

One Body with Many Members

12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo. 13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

14 CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis. 19 Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.

21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29 CXu cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj? cxu cxiuj mirakluloj? 30 cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?

31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraux pli preferindan vojon mi montras al vi.

Previous Book Next Book