1 Chronicles 4

Descendants of Judah

1 La filoj de Jehuda estis:Perec, HXecron, Karmi, HXur, kaj SXobal. 2 Reaja, filo de SXobal, naskigis Jahxaton; Jahxat naskigis Ahxumajon kaj Lahadon; tio estas la familioj de la Coreaidoj. 3 Kaj jen estas la domanaro de Etam:Jizreel, Jisxma, Jidbasx; la nomo de ilia fratino estis Haclelponi; 4 kaj Penuel, la fondinto de Gedor, kaj Ezer, la fondinto de HXusxa. Tio estas la idoj de HXur, unuenaskito de Efrata, posedanto de Bet-Lehxem. 5 Asxhxur, fondinto de Tekoa, havis du edzinojn:HXela kaj Naara. 6 Naara naskis al li Ahxuzamon, HXeferon, Temnin, kaj Ahxasxtarin; tio estas la filoj de Naara; 7 la filoj de HXela estis:Ceret, Cohxar, kaj Etnan. 8 Koc naskigis Anubon, Cobeban, kaj la familiojn de Ahxarhxel, filo de Harum. 9 Jabec estis la plej estimata inter siaj fratoj. Lia patrino donis al li la nomon Jabec, cxar sxi diris:En malgxojo mi naskis. 10 Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis. 11 Kelub, frato de SXuhxa, naskigis Mehxiron; cxi tiu estis la patro de Esxton. 12 Esxton naskigis Bet-Rafan, Paseahxon, kaj Tehxinan, fondinton de la urbo Nahxasx; tio estas la logxantoj de Rehxa. 13 La filoj de Kenaz estis:Otniel kaj Seraja; la filo de Otniel estis HXatat. 14 Meonotaj naskigis Ofran, kaj Seraja naskigis Joabon, fondinton de la Valo de CXarpentistoj; cxar ili estis cxarpentistoj. 15 La filoj de Kaleb, filo de Jefune:Iru, Ela, kaj Naam; la filo de Ela estis Kenaz. 16 La filoj de Jehalelel:Zif, Zifa, Tirja, kaj Asarel. 17 La filoj de Ezra:Jeter, Mered, Efer, kaj Jalon. SXi naskis Mirjamon, SXamajon, kaj Jisxbahxon, la patron de Esxtemoa; 18 dum lia edzino la Judino naskis Jeredon, fondinton de Gedor, HXeberon, fondinton de Sohxo, kaj Jekutielon, fondinton de Zanoahx. Tiuj estis la filoj de Bitja, filino de Faraono, kiun prenis Mered. 19 La filoj de la edzino de Hodija, fratino de Nahxam:la patro de Keila, la Garmano, kaj Esxtemoa, la Maahxatano. 20 La filoj de SXimon:Amnon, Rina, Ben-HXanan, kaj Tilon; la filoj de Jisxei:Zohxet kaj Ben-Zohxet. 21 La filoj de SXela, filo de Jehuda:Er, patro de Lehxa, kaj Lada, patro de Maresxa, kaj la familioj de la tolfaristoj el la domo de Asxbea; 22 kaj Jokim, kaj la logxantoj de Kozeba, kaj Joasx, kaj Saraf, kiuj estis sinjoroj en Moab kaj poste revenis en Bet-Lehxemon, laux antikvaj rakontoj. 23 Ili estis potistoj, kaj logxis inter gxardenoj kaj brutejoj; cxe la regxo ili tie logxis por liaj laboroj.

Descendants of Simeon

24 La filoj de Simeon:Nemuel, Jamin, Jarib, Zerahx, kaj SXaul. 25 La filo de cxi tiu estis SXalum; la filo de cxi tiu estis Mibsam; la filo de cxi tiu estis Misxma. 26 La filoj de Misxma:lia filo HXamuel, lia filo Zakur, lia filo SXimei. 27 SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda. 28 Ili logxis en Beer-SXeba, Molada, kaj HXacar-SXual, 29 en Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30 en Betuel, HXorma, kaj Ciklag, 31 en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David. 32 Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj; 33 kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron.

34 Kaj Mesxobab, Jamlehx, Josxa, filo de Amacja, 35 Joel, Jehu, filo de Josxibja, filo de Seraja, filo de Asiel, 36 Eljoenaj, Jaakoba, Jesxohxaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37 Ziza, filo de SXifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de SXimri, filo de SXemaja. 38 CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis. 39 Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj; 40 kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe. 41 Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj. 42 Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei. 43 Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.

Previous Book Next Book