Lead Me to the Rock

Psalm 61

1 Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.

4 Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela. 5 CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

6 Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn. 7 Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.

8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.

Next Book Next Book