The Lord Upholds My Life

Psalm 54

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon. 2 Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.

3 CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.

4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. 5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.

6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona; 7 CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Next Book Next Book