Zion, the City of Our God

Psalm 48

1 Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto. 2 Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo. 3 Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.

4 Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris. 5 Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris. 6 Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino. 7 Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx. 8 Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.

9 Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo. 10 Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano. 11 GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

12 Iru cxirkaux Cion kaj cxirkauxrigardu gxin, Kalkulu gxiajn turojn. 13 Atentu gxiajn fortikajxojn, Vizitu gxiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio. 14 CXar jen estas Dio, nia Dio, por cxiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto gxis la morto.

Next Book Next Book