Teach Me Your Paths

Psalm 25

1 De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. 2 Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. 3 CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam. 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

8 Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon. 9 Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. 10 CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn.

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda. 12 Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti. 13 Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron. 14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili. 15 Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera. 17 La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min. 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas. 20 Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas. 21 Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

22 Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj.

Next Book Next Book