The Sixth Plague: Boils

Exodus 9

8 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono. 9 Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta. 10 Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj. 11 Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj. 12 Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

Next Book Next Book