The Fifth Plague: Egyptian Livestock Die

Exodus 9

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon. 2 CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos, 3 jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto. 4 Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio. 5 Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando. 6 Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. 7 Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

Next Book Next Book