Trust in the Name of the Lord Our God

Psalm 20

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu. 3 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9 Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Next Book Next Book