Lead Me in Your Righteousness

Psalm 5

1 Al la hxorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David. Miajn vortojn auxskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn. 2 Auxdu la vocxon de mia krio, mia Regxo kaj mia Dio; CXar al Vi mi pregxas. 3 Ho Eternulo, matene Vi auxdas mian vocxon; Matene mi eldiras mian pregxon al Vi, kaj mi atendas.

4 CXar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiajxon; Malbonulo ne povas gasti cxe Vi. 5 Fanfaronuloj ne staros antaux Vi; Vi malamas cxiujn, kiuj faras malbonon. 6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.

7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi klinigxos en Via sankta templo kun respektego al Vi. 8 Ho Eternulo, gvidu min laux Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaux mi Vian vojon.

9 CXar ne ekzistas vero en ilia busxo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritas. 10 Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj jxetu ilin malsupren, CXar ili ribelis kontraux Vi.

11 Kaj ekgxojos cxiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. 12 CXar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per sxildo Vi cxirkauxdefendas lin per favoro.

Next Book Next Book