Answer Me When I Call

Psalm 4

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auxskultu mian pregxon.

2 Homidoj, gxis kiam mia honoro estos malhonorata? GXis kiam vi amos vantajxon kaj celos malveron? Sela. 3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

4 Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kusxejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela. 5 Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon.

6 Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizagxo, ho Eternulo! 7 Vi metis gxojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultigxas.

8 Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; CXar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco.

Next Book Next Book