Nehemiah Inspects Jerusalem's Walls

Nehemiah 2

9 Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo. Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn. 10 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan cxagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.

11 Kaj mi venis en Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj, 12 mi levigxis nokte kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis. 13 Kaj mi trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj gxiajn pordegojn, kiel ili estas forbruligitaj per fajro. 14 Kaj mi alrajdis al la Pordego de la Fonto kaj al la Regxa Lageto; sed tie ne estis suficxe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi. 15 Kaj mi levigxis nokte laux la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis. 16 Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris gxis nun.

17 Kaj mi diris al ili:Vi vidas la mizeron, en kiu ni trovigxas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro. 18 Kaj mi rakontis al ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaux la vortojn de la regxo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris:Ni levigxu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortigxis por la bono. 19 Kiam tion auxdis Sanbalat, la HXoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Gesxem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris:Kio estas tiu afero, kiun vi faras? cxu ne kontraux la regxo vi ribelas? 20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris al ili:Dio de la cxielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, levigxos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek rajton nek memoron en Jerusalem.

Next Book Next Book