Nehemiah Sent to Judah

Nehemiah 2

1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast, antaux li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo; kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li. 2 Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis, 3 kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne; kiel mi povas ne aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj patroj, estas dezertigita, kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro? 4 Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras? Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo, 5 kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi veturi en Judujon, en la urbon, kie trovigxas la tomboj de miaj patroj, kaj konstrui gxin. 6 Kaj la regxo diris al mi (la regxino sidis apud li):Kiel longe dauxros via veturado? kaj kiam vi revenos? Kaj la regxo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al li templimon. 7 Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas, oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili permesu al mi trairi, gxis mi venos en Judujon; 8 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.

Next Book Next Book