Priests to Guard Offerings

Ezra 8

24 Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj. 25 Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo. 32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj. 33 En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj. 34 CXio estis farita lauxnombre kaj lauxpeze, kaj cxio pesita estis tiutempe enskribita.

35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, nauxdek ses sxafojn, sepdek sep sxafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, cxion kiel bruloferon al la Eternulo. 36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

Next Book Next Book