Ezra 8

Genealogy of Those Who Returned with Ezra

1 Jen estas la cxefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de regxado de la regxo Artahxsxast: 2 el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx; 3 el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek; 4 el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj; 5 el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj; 6 el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj; 7 el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj; 8 el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj; 9 el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jehxiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj; 10 el la idoj de SXelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj; 11 el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj; 12 el la idoj de Azgad:Johxanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj; 13 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj; 14 el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.

Ezra Sends for Levites

15 Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun. 16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, SXemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zehxarjan, kaj Mesxulamon, la cxefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn; 17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio. 18 Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn, 19 kaj HXasxabjan, kaj kun li Jesxajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek; 20 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.

Fasting and Prayer for Protection

21 Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo. 22 CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas. 23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.

Priests to Guard Offerings

24 Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj. 25 Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29 Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo. 32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj. 33 En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj. 34 CXio estis farita lauxnombre kaj lauxpeze, kaj cxio pesita estis tiutempe enskribita.

35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, nauxdek ses sxafojn, sepdek sep sxafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, cxion kiel bruloferon al la Eternulo. 36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.

Previous Book Next Book