Rebuilding Begins Anew

Ezra 5

1 Kaj la profetoj, HXagaj, la profeto, kaj Zehxarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael. 2 Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.

3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn? 4 Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon. 5 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.

Next Book Next Book