The King Orders the Work to Cease

Ezra 4

17 La regxo sendis respondon:Al Rehxum, konsilisto, SXimsxaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj logxas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton. 18 La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi; 19 kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi; 20 ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili. 21 Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, gxis estos donita ordono de mi. 22 Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.

23 Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum, la skribisto SXimsxaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano. 24 Tiam cxesigxis la laborado cxe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato dauxris gxis la dua jaro de regxado de Dario, regxo de Persujo.

Next Book Next Book