Hezekiah Restores Temple Worship

2 Chronicles 29

20 La regxo HXizkija levigxis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo. 21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virsxafojn, sep sxafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo. 22 Kaj oni bucxis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni bucxis la virsxafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni bucxis la sxafidojn kaj aspergis per la sango la altaron. 23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaux la regxon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin bucxis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; cxar pro la tuta Izrael, diris la regxo, estas la brulofero kaj la pekofero.

25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laux la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la regxo, kaj de la profeto Natan; cxar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj. 26 Kaj starigxis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj. 27 Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael. 28 Kaj la tuta popolo adorklinigxis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj dauxris gxis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis finita, la regxo, kaj cxiuj, kiuj trovigxis kun li, ekgenuis kaj adorklinigxis. 30 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

31 Kaj HXizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku bucxoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis bucxoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn. 32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virsxafoj, ducent sxafidoj; cxio cxi tio estis bruloferoj al la Eternulo. 33 Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil sxafoj. 34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi cxiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, gxis la laboro estis finita kaj gxis la pastroj sin sanktigis; cxar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj. 35 Ankaux tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun versxoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo. 36 Kaj gxojis HXizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; cxar neatendita estis la afero.

Next Book Next Book