3 En la unua jaro de sia regxado, en la unua monato, li malsxlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin. 4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta, 5 kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo. 6 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson. 7 Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael. 8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj. 9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco. 10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero. 11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
12 Tiam levigxis la Levidoj:Mahxat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kisx, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gersxonidoj:Joahx, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joahx; 13 kaj el la idoj de Elicafan:SXimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zehxarja kaj Matanja; 14 kaj el la idoj de Heman:Jehxiel kaj SXimei; kaj el la idoj de Jedutun:SXemaja kaj Uziel. 15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo. 16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj cxion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron. 17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis. 18 Kaj ili eniris internen al la regxo HXizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj cxiujn gxiajn vazojn; 19 kaj cxiujn vazojn, kiujn la regxo Ahxaz dum sia regxado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaux la altaro de la Eternulo.