The Lord Delivers Judah

2 Chronicles 20

24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis. 25 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi. 26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago. 27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe.

31 Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi. 32 Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. 33 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj.

34 La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael.

Next Book Next Book