Jehoshaphat's Prayer

2 Chronicles 20

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.

5 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto. 6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam. 8 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio. 16 Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.

18 Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo. 19 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten.

20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.

21 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco.

22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.

Next Book Next Book