Increasing Corruption on Earth

Genesis 6

1 Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo; 6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. 8 Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.

Next Book Next Book