Jacob's Family Settles in Goshen

Genesis 47

1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen. 2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono. 3 Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj. 4 Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen. 5 Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi; 6 la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.

7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaux Faraono; kaj Jakob benis Faraonon. 8 Faraono diris al Jakob: Kian agxon vi havas? 9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado. 10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono. 11 Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis. 12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.

Next Book Next Book