Jacob and Joseph Reunited

Genesis 46

28 Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen. 29 Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo. 30 Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux. 31 Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi; 32 kaj tiuj homoj estas pasxtistoj, cxar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj cxion, kion ili havas, ili kunportis. 33 Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo? 34 tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.

Next Book Next Book