Descendants of Gad

1 Chronicles 5

11 La idoj de Gad logxis apude de ili, en la lando Basxan, gxis Salhxa; 12 la cxefo estis Joel, la dua estis SXafam, poste Janaj kaj SXafat en Basxan. 13 Iliaj fratoj, laux iliaj patrodomoj:Mihxael, Mesxulam, SXeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber-sep. 14 Jen estas la filoj de Abihxail, filo de HXuri, filo de Jaroahx, filo de Gilead, filo de Mihxael, filo de Jesxisxaj, filo de Jahxdo, filo de Buz; 15 Ahxi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis cxefo de ilia patrodomo. 16 Kaj ili logxis en Gilead en Basxan kaj gxiaj filinurboj, kaj sur cxiuj kampoj de SXaron, gxis iliaj finoj. 17 CXiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, regxo de Izrael.

18 La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro. 19 Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab. 20 Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin. 21 Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn. 22 Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.

Next Book Next Book