1 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito; 2 Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.) 3 La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx, Palu, HXecron, kaj Karmi. 4 La idoj de Joel:lia filo estis SXemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis SXimei, 5 lia filo estis Mihxa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal, 6 lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, regxo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj. 7 Kaj liaj fratoj, laux iliaj familioj, laux ilia genealogia listo, estis:Jeiel, la cxefo, Zehxarja, 8 kaj Bela, filo de Azaz, filo de SXema, filo de Joel. Li logxis en Aroer, gxis Nebo kaj Baal-Meon. 9 Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead. 10 En la tempo de Saul ili militis kontraux la Hagaridoj, kaj cxi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili eklogxis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.