Hezekiah Reigns in Judah

2 Kings 18

1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, ekregxis HXizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo. 2 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja. 3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan. 5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaux li. 6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo. 7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi al li. 8 Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.

9 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin. 10 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita. 11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj; 12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.

Next Book Next Book