Assyria Resettles Samaria

2 Kings 17

24 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, HXamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj. 25 Sed cxar en la komenco de sia logxado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraux ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon. 26 Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante:La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario, ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando. 27 Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante:Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando. 28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.

29 Tamen cxiu popolo faris ankaux siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altajxoj, kiujn konstruis la Samarianoj, cxiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili logxis. 30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la HXamatanoj faris Asximan; 31 la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim. 32 Ili timis ankaux la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altajxoj. 33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.

34 GXis la nuna tempo ili agas laux la moroj antikvaj:ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laux siaj legxoj kaj siaj moroj, nek laux la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael, 35 kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante:Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu antaux ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn; 36 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn; 37 kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn; 38 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn; 39 sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de cxiuj viaj malamikoj. 40 Tamen ili ne obeis, sed agis laux siaj moroj antauxaj.

41 Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna tago.

Next Book Next Book