The Death of Elisha

2 Kings 13

14 Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! 15 Kaj Elisxa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn. 16 Kaj li diris al la regxo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn manojn sur la manojn de la regxo, 17 kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Elisxa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos. 18 Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la regxo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis. 19 Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.

20 Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro. 21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj.

22 HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz. 23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

24 HXazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis lia filo Ben-Hadad. 25 Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de HXazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.

Next Book Next Book