Jehoash Reigns in Israel

2 Kings 13

10 En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx, filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario, por la dauxro de dek ses jaroj. 11 Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis. 12 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 13 Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la regxoj de Izrael.

Next Book Next Book