Solomon's Wealth and Wisdom

1 Kings 4

20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj. 21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

22 La mangxprovizoj de Salomono por cxiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno, 23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de pasxtejo kaj cent sxafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 24 CXar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsahx gxis Gaza, super cxiuj regxoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj. 25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendangxereco, cxiu sub siaj vinberbrancxoj kaj sub sia figarbo, de Dan gxis Beer-SXeba, dum la tuta vivo de Salomono. 26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por cxarcxevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 27 Kaj tiuj administrantoj liveradis mangxprovizojn por la regxo Salomono, kaj por cxiuj, kiuj venadis al la tablo de la regxo Salomono, cxiu en sia monato, nenion mankigante. 28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la cxevaloj kaj la kurcxevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, cxiu laux sia instrukcio.

29 Kaj Dio donis al Salomono sagxon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo cxe la maro. 30 Kaj la sagxeco de Salomono estis pli granda, ol la sagxeco de cxiuj orientanoj kaj ol la tuta sagxeco de Egiptujo. 31 Kaj li estis pli sagxa, ol cxiuj homoj, pli ol Etan la Ezrahxido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Mahxol; kaj li estis fama inter cxiuj popoloj cxirkauxe. 32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. 33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, gxis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampajxoj kaj la fisxoj. 34 Kaj oni venadis el cxiuj popoloj, por auxskulti la sagxecon de Salomono, de cxiuj regxoj de la tero, kiuj auxdis pri lia sagxeco.

Next Book Next Book